Granda Frederikurbo | |||||||||
| |||||||||
kolonio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Princes Town
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Granda Frederikurbo (germane Groß Friedrichsburg) estis kolonio de Brandenburgio-Prusio, kiu ekzistis de 1683 ĝis 1717 en okcidenta Afriko, en la regiono Ora Marbordo, kiu nun estas parto de Ganao. Granda Frederikurbo konsistis el pluraj fortikigitaj setlejoj sur marborda strio de ĉ. 30 km ĉe la Kabo de Tri Pintoj (Cabo tris Puntas, Cape Three Points, Kap der drei Spitzen) en la nuntempa Ganao, okcidente de Sekondi-Takoradi.
Granda Frederikurbo ankaŭ estis la nomo de samnoma fortreso, kiu apartenis al la kolonio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search